Malgranda reta ĉelo reprezentas 10 testudpaŝojn.
Provu realigi la grafikon malsupran per difini ok procedurojn:
- Proceduron «kvadrato» kiu grafikos la bazan kvadraton de la domo.
- Proceduron «tri» kiu grafikos l’ egallateran trilateron kiu reprezentos la tegmenton doman.
- Proceduron «pordo» kiu grafikos l’ ortangulon reprezentantan la pordon.
- Proceduron «kam» kiu grafikos la kamentubon.
- Proceduron «mov1» kiu ebligos la testudon moviĝi de pozicio A al pozicio B.
- Proceduron «mov2» kiu ebligos la testudon moviĝi de pozicio B al pozicio C.
- Proceduron «mov3» kiu ebligos la testudon moviĝi de pozicio C al pozicio D. (Atentu: eble necesos
levi la testudan krajonon...)
- Proceduron «domo» kiu ebligos grafiki la domon tutan helpe de ĉiuj aliaj proceduroj.